




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 13a de marto 2023 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? |
Rom 8,35
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantaŭen, taŭgas por la regno de Dio. |
el Luk 9,62
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kial devas diri la popoloj: kie do estas ilia Dio? Sed nia Dio estas en la ĉielo; ĉion, kion Li deziras, Li faras. |
Psa 115,2-3
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Patro, mia laboro estu kiel servado al Vi. Sanktigu kaj purigu mian tagan laboron, por ke mia animo en via beno kresku kaj mi estu beno por aliaj. |