




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 19a de marto 2023 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? |
Rom 8,35
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto. |
el Joh 12,24
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Kvara Pasiona Dimanĉo – Lätare]
Neniu estas tiel sankta, kiel la Eternulo; ĉar ekzistas neniu krom Vi. |
el 1 Sam 2,2
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Eterna Dio, mia vintro fariĝu printempo! Degelu ĉion, kio estas en mi malvarma, per la ardo de Via graco. Mi vivu por Vi kaj estu fruktodona. |