Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 28a de marto 2023 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? |
Rom 8,35
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
La Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj. |
el Mat 20,28
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ĉar Li scias nian esencon; Li memoras, ke ni estas polvo. |
Psa 103,14
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Kompatema, krucumita Savanto, kiam la tento proksimiĝas, helpu min tiam pensi al Viaj doloroj, por ke ili gardu min. Mi malamu la malbonajn agojn, kiuj ĉagrenas Vin. Mi venu el ĉiu tento kiel venkanto! |