Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 6a de marto 2023    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kiu apartigos nin de la amo de Kristo?

Rom 8,35



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke
dum ni ankoraŭ estis pekuloj,
Kristo mortis por ni.

Rom 5,8



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot:
Kiu tuŝas vin, tiu tuŝas la pupilon de Lia okulo.

el Zeĥ 2,12



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Kara Sinjoro,
mi dankas Vin pro ĉio, kio agrabligas mian vivon.
Kiom da nemeritaj bonaĵoj Vi ŝutas sur mian vivon kaj vojon.
Mi dankas Vin precipe pro la afableco de aliaj, pro ĉiuj homoj, kiuj estas plenigitaj kun amo kaj paco.





supren al la komenco de la paĝo