
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 18a de aprilo 2023 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Ĉar por tio Kristo mortis kaj viviĝis, por esti Sinjoro de la mortintoj kaj de la vivantoj. |
Rom 14,9
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu laŭ Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la releviĝo de Jesuo Kristo el la mortintoj. |
1 Pet 1,3
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
La Reĝo de Izrael, la Eternulo, estas meze de vi, kaj vi ne plu vidos malfeliĉon. |
el Cef 3,15
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Mia Patro, mi hodiaŭ volonte obeu Vin. Mia devo estu mia feliĉo kaj Via ordono mia ĝojo. Mi aŭskultu al Via voĉo. |
