Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 23a de aprilo 2023    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉar por tio Kristo mortis kaj viviĝis, por esti Sinjoro de la mortintoj kaj de la vivantoj.

Rom 14,9




ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  (Kristo diras:)
Mi estas la bona paŝtisto.
Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon,
kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas;
kaj mi donas al ili eternan vivon.

el Joh 10,11.27-28



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Dua Dimanĉo post Pasko – Miserikordias Domini]
 
Ĉu homo povas kaŝi sin en tia sekreta loko, kie Mi lin ne vidus? diras la Eternulo;
ĉu ne Mi plenigas la ĉielon kaj la teron? diras la Eternulo.

Jer 23,24



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Dio,
helpu kaj subtenu la homojn, kiuj hodiaŭ renkontos la tenton.
Savu ilin kaj konduku ilin sur Vian vojon.
Se ni povas helpi, ekipu nin per bonaj rimedoj.
Konsolu ilin per Via graco.





supren al la komenco de la paĝo