![Esperante Adoru](/urban/static/fontoj.jpg)
![](/urban/static/password-icon-quer.png)
![](/urban/static/d.jpg)
![](/urban/static/en.gif)
![](/urban/static/fr.gif)
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 26a de aprilo 2023 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉar por tio Kristo mortis kaj viviĝis, por esti Sinjoro de la mortintoj kaj de la vivantoj. |
Rom 14,9
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(Kristo diras:) Mi estas la bona paŝtisto. Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas; kaj mi donas al ili eternan vivon. |
el Joh 10,11.27-28
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ankoraŭ estos aŭdataj sonoj de ĝojo kaj sonoj de gajeco, voĉo de fianĉo kaj voĉo de fianĉino, voĉo de homoj, kiuj parolos: Laŭdu la Eternulon Cebaot, ĉar la Eternulo estas bona, ĉar eterna estas Lia favorkoreco. |
el Jer 33,11
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Sankta Patro, mi malamu la pekadon. Mi nur pensu al tio, kio estas bona kaj pura. Montru ĉiam pli de Via mirinda gloro, kaj faru min simila al Via bildo. |