Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 4a de aprilo 2023    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉar por tio Kristo mortis kaj viviĝis, por esti Sinjoro de la mortintoj kaj de la vivantoj.

Rom 14,9




ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  La Filo de homo devas esti levita;
por ke ĉiu, fidanta al li, havu eternan vivon.

laŭ Joh 3,14-15



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ne timu, ho tero, ĝoju kaj estu gaja, ĉar la Eternulo faros ion grandan.

Joe 2,21



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Graca Dio,
estu kun ĉiuj gepatroj de la mondo.
Helpu ilin konduki kaj eduki siajn infanojn laŭ Via volo.
Donu al ili fantazion kaj komprenemon por la juna generacio.
Ili subtenu la bonajn agadojn de la gejunuloj.





supren al la komenco de la paĝo