
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 6a de aprilo 2023 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Ĉar por tio Kristo mortis kaj viviĝis, por esti Sinjoro de la mortintoj kaj de la vivantoj. |
Rom 14,9
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Memorindaj Li faris Siajn miraklojn; kompatema kaj favorkora estas la Eternulo. |
Psa 111,4
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Sankta Ĵaŭdo]
|
De nun tiel longe, kiel la tero ekzistos, semado kaj rikoltado, malvarmo kaj varmo, somero kaj vintro, tago kaj nokto ne ĉesiĝos. |
Gen 8,22
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Mia Savanto, mi pensu al Via morto, kaj mi spertu la forton de Via releviĝo. Levu min el mia ŝajna morto al nova vivo. Fariĝu hodiaŭ belega Paskotago. |
