![Esperante Adoru](/urban/static/fontoj.jpg)
![](/urban/static/password-icon-quer.png)
![](/urban/static/d.jpg)
![](/urban/static/en.gif)
![](/urban/static/fr.gif)
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 1a de majo 2023 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ne rifuzu bonon al la bezonantoj, se via mano havas la forton por fari. |
Sen 3,27
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitaĵo; la malnovaĵoj forpasis, jen ili jam estiĝis novaj. |
2 Kor 5,17
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kiel grandaj estas Liaj pruvosignoj, kaj kiel potencaj estas Liaj mirakloj! Lia reĝado estas eterna, kaj Lia regado estas en ĉiuj generacioj. |
Dan 3,100 (Dan 3,33)
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ho Patro, kiu donacis al la homoj la laboron, benu en ĉi tiu tago de la laboro ĉies laboron. Ĉiu faru sian laboron en ĝojo kaj komprenu, ke labori estas beno por la homaro. Tamen ankaŭ la senlaboruloj trovu denove kontentigan okupon, mi petas. |