
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 15a de majo 2023 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Ne rifuzu bonon al la bezonantoj, se via mano havas la forton por fari. |
Sen 3,27
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Glorata estu Dio, kiu ne forpuŝis mian preĝon kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon. |
Psa 66,20
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Kiujn Li kolektis el la landoj, ge oriento kaj okcidento, de nordo kaj de la maro: Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj. |
Psa 107,3.8
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Patro de ĉiu graco, mi dankas Vin pro la ĉiutaga pano. Mi akceptu ĝin el Via mano kaj ne kvazaŭ mi havus rajton je ĝi. |
