Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 17a de majo 2023    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ne rifuzu bonon al la bezonantoj,
se via mano havas la forton por fari.

Sen 3,27



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Glorata estu Dio,
kiu ne forpuŝis mian preĝon
kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon.

Psa 66,20



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu,
kaj ne en Via furiozo min punu.

Psa 6,2



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Kara Dio,
mi preĝas hodiaŭ por ĉiuj junaj kristanoj.
Fortigu ilin en malfacilaj cirkonstancoj.
Ili ne timiĝu pro la potenco de la Deloganto.
Iliaj internaj vivoj maturiĝu en la lumo de Via graco kaj amo.





supren al la komenco de la paĝo