
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 26a de majo 2023 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Ne rifuzu bonon al la bezonantoj, se via mano havas la forton por fari. |
Sen 3,27
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
(Kristo diras:) Mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi ĉiujn homojn. |
Joh 12,32
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Justa estas la Eternulo, nia Dio, en ĉiuj Siaj faroj, kiujn Li faras. |
el Dan 9,14
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Sankta Patro, mi dediĉas al Vi la laboron de ĉi tiu tago. Forprenu ĉiun memamon el ĝi, por ke mi ne estu obstaklo en mia taga profesio por mia kunlaboranto. |
