




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 29a de majo 2023 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ne rifuzu bonon al la bezonantoj, se via mano havas la forton por fari. |
Sen 3,27
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Tio signifas: Ne per militistaro kaj ne per forto, sed nur per Mia spirito, diras la Eternulo Cebaot. |
el Zeĥ 4,6
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Pentkosta Lundo]
Al Mi apartenas la arĝento kaj al Mi apartenas la oro, diras la Eternulo Cebaot. |
Ĥag 2,8
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, mi vivu kiel Via infano, tio estas kiel infano de la lumo. Forigu el mi ĉiujn mallumajn angulojn de mia koro. Mi ne havu sekretojn antaŭ Vi. |