




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 18a de junio 2023 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Dio donu al vi roson ĉielan kaj grason de la tero. |
el Gen 27,28
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos. |
Mat 11,28
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Dua Dimanĉo post Trinitato]
Al Vi apartenas la ĉielo, kaj ankaŭ al Vi apartenas la tero; la universon, kaj ĉion, kio ĝin plenigas, Vi fondis. La nordon kaj la sudon Vi kreis. |
el Psa 89,12-13
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Savanto, helpu la gejunulojn, por ke ili sukcesu en la agado por plibonigi la socian vivon kaj la situaciojn, en kiuj multaj devas vivi. Pardonu se mi ne plenumis Vian volon tiurilate. |