




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 21a de junio 2023 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Dio donu al vi roson ĉielan kaj grason de la tero. |
el Gen 27,28
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos. |
Mat 11,28
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
La suferoj de mia koro estas grandaj; el mia premateco elkonduku min. |
Psa 25,17
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Hodiaŭ, ho Kreinto, la naturo estas en sia plej bela pleneco. Ankaŭ mi kresku al tiu pleneco spirita. Ho, donu ke ni respektu la naturon kaj ne detruu ĝin. |