




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 26a de junio 2023 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Dio donu al vi roson ĉielan kaj grason de la tero. |
el Gen 27,28
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon. |
Luk 19,10
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min. |
Psa 23,4
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Amanta Patro, ni dankas Vin, ke Vi tiel belege kreis la teron. Ni laŭdas Vin pro ĉio, kio anoncas Vian Majeston. Malfermu niajn okulojn, por ke ni vidu Vian gloron kaj helpu nin kontraŭstari ĉiujn metodojn, kiuj detruos ĝin. |