Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 28a de junio 2023    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio donu al vi roson ĉielan
kaj grason de la tero.

el Gen 27,28



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Ĉar la Filo de homo venis,
por serĉi kaj savi la perditaĵon.

Luk 19,10



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco;
ĉar Vi grandigis pli ol ĉio Vian nomon per Via vorto.

el Psa 138,2



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro, Via Spirito konduku min ĉiun horon de la tago.
Ĝi lumigu miajn pensojn, ekflamigu mian koron kaj instruu al mi tion, kion mi devas pensi kaj paroli.
Helpu min ke mi ne ĉagrenu Vian Spiriton per vortoj kaj agoj.





supren al la komenco de la paĝo