
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 5a de junio 2023 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio donu al vi roson ĉielan kaj grason de la tero. |
el Gen 27,28
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj. |
2 Kor 13,13
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Patro al la filoj konigos Vian verecon. |
el Jes 38,19
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Sinjoro Jesuo, instruu al mi ĝuste preĝi. Mia preĝado ne estu dezirlisto; mi forgesu miajn proprajn pensojn kaj nur koncentriĝu je Vi. Mi ankaŭ ne forgesu la homojn por kiuj neniu preĝas. |
