Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 10a de julio 2023    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Mi diras al vi:
Amu viajn malamikojn,
kaj preĝu por viaj persekutantoj;
por ke vi estu filoj de via Patro,
kiu estas en la ĉielo.

el Mat 5,44-45



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Per graco vi saviĝis per fido;
ne per vi mem:
ĝi estas dono de Dio.

Efe 2,8



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren,
ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.

Psa 95,6



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Patro, ni laŭdu Vin per kantoj kaj himnoj.
En niaj animoj estu ĝojo kaj danko.
Danko pro la bela somera vetero, pro la fruktoj kaj la floroj, pro la bestoj kaj entute pro la bela naturo.





supren al la komenco de la paĝo