Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 17a de julio 2023    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Mi diras al vi:
Amu viajn malamikojn,
kaj preĝu por viaj persekutantoj;
por ke vi estu filoj de via Patro,
kiu estas en la ĉielo.

el Mat 5,44-45



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob,
kaj kiu vin estigis, ho Izrael:
Ne timu, ĉar Mi vin savos;
Mi vokos vin laŭ via nomo,
vi estas Mia.

Jes 43,1



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mi skribis por li (por Efraim) la multon de Miaj leĝoj; sed li rigardas ilin kiel fremdaĵon.

Hoŝ 8,12



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro, instruu al mi esti dankema.
Montru al mi la riĉecon de Via graco, por ke mi senĉese povu laŭdi kaj glori Vin.
Savu min de la malkontenteco.





supren al la komenco de la paĝo