Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 19a de julio 2023 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj; por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo. |
el Mat 5,44-45
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael: Ne timu, ĉar Mi vin savos; Mi vokos vin laŭ via nomo, vi estas Mia. |
Jes 43,1
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Rememoru Vian komunumon, kiun Vi aĉetis en la tempo antikva, la genton de Via heredo, kiun Vi liberigis. |
el Psa 74,2
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, mi ne forgesu, ke mi apartenas al unu granda familio. Ĝiaj membroj fariĝu pli feliĉaj pro mia vivo. Neniu malhavu pro mia malfideleco konsolon kaj ĝojon; neniu iru tra la vivo malriĉe, ĉar mi ne plenumis mian devon. Helpu min helpi aliajn. |