Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 21a de julio 2023    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Mi diras al vi:
Amu viajn malamikojn,
kaj preĝu por viaj persekutantoj;
por ke vi estu filoj de via Patro,
kiu estas en la ĉielo.

el Mat 5,44-45



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob,
kaj kiu vin estigis, ho Izrael:
Ne timu, ĉar Mi vin savos;
Mi vokos vin laŭ via nomo,
vi estas Mia.

Jes 43,1



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kiam ektondris la voĉo de la trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj muzikaj instrumentoj, kaj de la glorkantado al la Eternulo, ke Li estas bona kaj ke Lia favorkoreco estas eterna: tiam la domo pleniĝis de nubo, la domo de la Eternulo.

el 2 Kro 5,13



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro, mi kredu al la forto de la nevidebla mondo.
Kiam ĉi tiu vivo ŝajnas al mi tiel timige vera kaj reala kaj la alia vivo tiel malcerta, montru tiam al mi Vian nekontraŭstareblan forton kaj potencon kaj amon.
Mi ripozu en Vi kaj daŭre fidu je Vi.





supren al la komenco de la paĝo