Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 27a de julio 2023    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Mi diras al vi:
Amu viajn malamikojn,
kaj preĝu por viaj persekutantoj;
por ke vi estu filoj de via Patro,
kiu estas en la ĉielo.

el Mat 5,44-45



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Sekve vi jam estas ne fremduloj kaj pasloĝantoj,
sed samregnanoj kun la sanktuloj,
kaj el la domanaro de Dio.

Efe 2,19



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mi, Mi estas la Eternulo; kaj krom Mi ekzistas nenia savanto.

Jes 43,11



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro, mia danko ĉiun matenon estu nova.
Mi ĉiam pli rimarku Vian gracon, por ke mia laŭdokanto neniam ĉesu.
Ho, faru min kantanta infano de Vi.





supren al la komenco de la paĝo