Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 29a de julio 2023    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Mi diras al vi:
Amu viajn malamikojn,
kaj preĝu por viaj persekutantoj;
por ke vi estu filoj de via Patro,
kiu estas en la ĉielo.

el Mat 5,44-45



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Sekve vi jam estas ne fremduloj kaj pasloĝantoj,
sed samregnanoj kun la sanktuloj,
kaj el la domanaro de Dio.

Efe 2,19



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  En la tago de mia suferado mi serĉas mian Sinjoron;
en la nokto mia mano estas etendita kaj ne malleviĝas.

el Psa 77,3



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Sinjoro, kompatu la ĉu korpe, ĉu spirite subprematojn kaj malliberulojn.
Ili tenu libera la vojon al Vi kaj vigle promenu sur ĝi.
Ne forlasu ilin.





supren al la komenco de la paĝo