Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 1a de aŭgusto 2023    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉar Vi estis por mi helpo,
kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas.

Psa 63,8



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Iru kiel infanoj de lumo;
ĉar la frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero.

el Efe 5,8-9



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Sed al mi estas bone, ke mi estas proksima al Dio;
sur mian Sinjoron, sur la Eternulon, mi metis mian fidon,
por rakonti ĉiujn Viajn farojn.

Psa 73,28



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Multaj homoj, ho Sinjoro, estas hodiaŭ en moviĝo.
Benu tiujn, kiuj ĉeestas grandajn manifestadojn, ĉu korpe, ĉu spirite.
Donu ke ili celu la plibonigon de la homaj rajtoj kaj rilatoj kaj iliaj vivcirkonstancoj.





supren al la komenco de la paĝo