Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 10a de aŭgusto 2023    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉar Vi estis por mi helpo,
kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas.

Psa 63,8



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata;
kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos.

el Luk 12,48



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Vidu, kiu estas malhumila, ties animo ne estos trankvila en li;
sed virtulo vivos per sia fideleco.

Ĥab 2,4



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Dio, mi dankas Vin pro Viaj benoj.
Mia vivo portu fruktojn.
Mi petas Vin, ke oni eĉ en tempoj de malĝojo kaj seniluziiĝo povos rikolti tiujn fruktojn.
Mi ĉiam honoru Vin.





supren al la komenco de la paĝo