Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 25a de aŭgusto 2023    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉar Vi estis por mi helpo,
kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas.

Psa 63,8



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Dio kontraŭstaras al la fieruloj,
sed al la humiluloj donas gracon.

el 1 Pet 5,5



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mi opiniis, ke vane mi penis,
ke sencele kaj vane mi konsumis mian forton;
sed vere mia rajto estas ĉe la Eternulo,
kaj mia rekompenco ĉe mia Dio.

Jes 49,4



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Savanto, montru al mi Vian vojon.
Estu proksima al mi, instruu min, lernigu min kiel mi devas vivi kiel kristano.
Mi daŭre fiksu miajn okulojn sur Vin.
Faru min bona lernanto de Vi.
Mi kresku en Via graco.





supren al la komenco de la paĝo