Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 27a de aŭgusto 2023 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉar Vi estis por mi helpo, kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas. |
Psa 63,8
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Kanon rompetitan li ne rompos, kaj meĉon senfajriĝantan li ne estingos. |
el Jes 42,3
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[12a Dimanĉo post Trinitato]
La Eternulo, via Dio, benis vin en ĉiu faro de viaj manoj. |
el Rea 2,7
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Kompatema Sinjoro, la fontanoj de la homa kompato alportu ĉie refreŝigon kaj konsolon. Forprenu la senamecon, kiu staras kiel muro inter la homoj. Via regno venu. |