Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 31a de aŭgusto 2023    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉar Vi estis por mi helpo,
kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas.

Psa 63,8



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Kanon rompetitan li ne rompos,
kaj meĉon senfajriĝantan li ne estingos.

el Jes 42,3



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Per pano ĉiela Li ilin satigis.
Li malfermis rokon,
kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto. –
Ĉar Li memoris Sian sanktan vorton.

el Psa 105,40-42



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Kara kaj kompatema Patro, restu kun la gastoj, kiuj plenigis mian hejmon en ĉi tiu feria tempo.
Benu ilin, kaj des pli, kiam iliaj vivcirkonstancoj estas ege malfacilaj.
Via apudesto tamen donos ŝirmon kaj ĝojon.





supren al la komenco de la paĝo