Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 4a de aŭgusto 2023    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉar Vi estis por mi helpo,
kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas.

Psa 63,8



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Iru kiel infanoj de lumo;
ĉar la frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero.

el Efe 5,8-9



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ne rapidu kun via buŝo, kaj via koro ne rapidu elparoli vorton antaŭ Dio, ĉar Dio estas en la ĉielo, kaj vi estas sur la tero; tial malmultaj estu viaj vortoj.

Koh 5,1



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro, mi ĝuu pro la beleco de la somero.
Tiu beleco sopirigu min al la beleco de sankta vivo.
Laŭdata estu Via Nomo.





supren al la komenco de la paĝo