Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 15a de septembro 2023    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Li diris al ili:
Sed vi, kiu vi diras, ke mi estas?

Mat 16,15



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Benu, ho mia animo, la Eternulon,
kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn.

Psa 103,2



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Renversiĝis en Mi Mia koro, varmegiĝis Mia tuta kompato.
Mi ne agos laŭ Mia flama kolero;
ĉar Mi estas Dio, ne homo,
Mi estas Sanktulo inter vi.

el Hoŝ 11,8-9



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro, donacu al mi la forton por esti pacienca.
Liberigu min de ĉia ekscitiĝemo.
Gardu min kontraŭ akraj, malafablaj vortoj, memamo kaj senameco.
Mi servu aliajn, sen pensi al mi mem.





supren al la komenco de la paĝo