Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 22a de septembro 2023    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Li diris al ili:
Sed vi, kiu vi diras, ke mi estas?

Mat 16,15



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Surĵetu sur Lin ĉian vian zorgon,
ĉar Li zorgas pri vi.

laŭ 1 Pet 5,7



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Jen vi vokos popolon, kiun vi ne konas;
kaj popolo, kiu vin ne konas, alkuros al vi,
pro la Eternulo, via Dio, kaj pro la Sanktulo de Izrael,
ĉar Li faris vin glora.

Jes 55,5



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Sankta Patro, mi hodiaŭ atendu Vin.
Mi ekkonu, ke Vi venas al mi en mia ĝojo kaj en mia ĉagreno, en la sunbrilo kaj en la mallumeco, dum la ripozo kaj dum mia laboro.
Bonvenon, Sinjoro!





supren al la komenco de la paĝo