Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 6a de septembro 2023    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Li diris al ili:
Sed vi, kiu vi diras, ke mi estas?

Mat 16,15



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  (Kristo diras:)
Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj,
tiom vi faris al mi.

el Mat 25,40



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Parolu veron unu al la alia,
veran kaj pacan juĝon faru en viaj pordegoj.

el Zeĥ 8,16



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro, mi deziras preĝi hodiaŭ por tiuj, kiujn mi facile forgesas.
Mi preĝas por tiuj, kiujn mi ne amas.
Gardu ilin kontraŭ miaj propraj sentoj; sanktigu miajn emojn.
Donu al mi kompateman kaj puran koron.





supren al la komenco de la paĝo