Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 13a de januaro 2024    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Oni enverŝas novan vinon en novajn felsakojn.

el Mar 2,22



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Ĉiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito de Dio,
estas filoj de Dio.

Rom 8,14



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Jen Vi donis al mi tagojn larĝajn kiel manplato,
kaj la daŭro de mia vivo estas antaŭ Vi kiel nenio;
absoluta vantaĵo estas ĉiu homo, kiel ajn forte li starus.

Psa 39,6



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro,
konduku nin sur la vojo de la vivo.
Montru al ni, ke la larĝa vojo gvidos al sklaveco kaj malbonaj sopiroj donos eternan ĉagrenon.
Helpu nin ĉiujn ekkoni la bonon kaj ami ĝin.





supren al la komenco de la paĝo