Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 15a de januaro 2024    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Oni enverŝas novan vinon en novajn felsakojn.

el Mar 2,22



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  El lia pleneco ni ĉiuj ricevis,
kaj gracon post graco.

Joh 1,16



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Plaĉas al la Eternulo Liaj timantoj,
kiuj fidas Lian bonecon.

Psa 147,11



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho mia Patro,
ĉio estas ebla al tiu, kiu kredas.
Sinjoro, pligrandigu nian kredon.
Ni venku ĉiujn malfacilaĵojn per trankvila fido.
Fortigu nin per Via forto por niaj vivotaskoj.
La montoj de malfacilaĵoj fariĝu ebenaj vojoj.





supren al la komenco de la paĝo