Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 18a de januaro 2024    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Oni enverŝas novan vinon en novajn felsakojn.

el Mar 2,22



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  El lia pleneco ni ĉiuj ricevis,
kaj gracon post graco.

Joh 1,16



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Elija diris:
Kiel longe ankoraŭ vi lamos sur du flankoj?
se la Eternulo estas Dio, sekvu Lin;
kaj se Baal, tiam sekvu lin.

el 1 Reĝ 18,21



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Savanto,
instruu min preĝi por tiuj, kiujn mi ne amas.
Forprenu la skvamojn de miaj okuloj, por ke mi vidu en ili la bonon.
Montru al mi, kiel mi devas ami miajn malamikojn kaj la malsimpatiajn homojn.





supren al la komenco de la paĝo