Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 27a de januaro 2024 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Oni enverŝas novan vinon en novajn felsakojn. |
el Mar 2,22
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Oni venos el oriento kaj el okcidento, kaj el nordo kaj el sudo, kaj sidiĝos en la regno de Dio. |
Luk 13,29
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Dio diris al li (Salomomo): Ĉar vi ne petis por vi longan vivon kaj ne petis por vi riĉecon kaj ne petis la animon de viaj malamikoj, sed vi petis saĝon, por povoscii regi, tial jen Mi faras konforme al via parolo. |
el 1 Reĝ 3,11-12
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Granda Dio, mi preĝas por mia patrujo kaj por ĉiuj regantoj en la tuta mondo. Ili honeste dividu tion, kion Vi abunde kreskigas sur la tero. Ili aŭskultu al Via voĉo. |