Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 10a de oktobro 2024 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis. Sed ĉiumatene ĝi renoviĝas; granda estas Via fideleco. |
Lam 3,22-23
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Ĉies okuloj estas turnitaj al Vi, kaj Vi donas al ili ilian manĝon en ĝia tempo. |
Psa 145,15
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Jen ili diras: Sekiĝis niaj ostoj, kaj pereis nia espero, decidita estas nia sorto. Tial profetu, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo. |
el Jeĥ 37,11-12
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Patro en la ĉielo, mi laŭdas Vian Nomon. Vi estas tiel granda kaj potenca kaj tamen tiel proksima al mi. Mi dankas Vin, ke mi povas ĉion diri al Vi, ĉion, kio premas mian koron. |