Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 19a de oktobro 2024 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis. Sed ĉiumatene ĝi renoviĝas; granda estas Via fideleco. |
Lam 3,22-23
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio. |
Miĥ 6,8
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ankaŭ ĝis la maljuneco kaj grizeco ne forlasu min, ho Dio, ĝis mi rakontos pri Via brako al la estonta generacio, pri Via forto al ĉiuj venontoj. |
Psa 71,18
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Eterna Dio, mi spertu hodiaŭ, ke mi vivas en la ombro de Via amo kaj graco. Sen timo mi daŭrigu mian vivovojon, renkonte al Vi kaj klopodante plenumi mian taskon kiel Via disĉiplo. |