Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 24a de oktobro 2024    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis;
ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis.
Sed ĉiumatene ĝi renoviĝas;
granda estas Via fideleco.

Lam 3,22-23



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Ne venkiĝu de malbono,
sed venku malbonon per bono.

Rom 12,21



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo,
kaj en Via lumo ni vidas lumon.

Psa 36,10



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Sinjoro, kiam venas iom da ripozo en la ĉiutaga rapida vivo, ni danke akceptu tion.
Ĝi estu kiel kuracilo kaj kiel rigardo en nian internon.
Ĝi estu sanktigata en Vi kaj beno por ni.





supren al la komenco de la paĝo