
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 14a de novembro 2024 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Sed laŭ Lia promeso ni atendas novan ĉielon kaj novan teron, en kiuj loĝas justeco. |
2 Pet 3,13
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj. |
Mat 5,9
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Jen al la Eternulo, via Dio, apartenas la ĉielo kaj la ĉielo de la ĉieloj, la tero, kaj ĉio, kio estas sur ĝi. |
Rea 10,14
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Amanta Dio, forprenu de mi la malkontenton, la plendemon, la malamon, la malsinceron. Forprenu ĉian malbonon kaj helpu min disdoni la bonon de Vi. |
