Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 17a de novembro 2024 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Sed laŭ Lia promeso ni atendas novan ĉielon kaj novan teron, en kiuj loĝas justeco. |
2 Pet 3,13
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Ĉar ni ĉiuj devos elmontriĝi antaŭ la tribunala seĝo de Kristo. |
el 2 Kor 5,10
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Antaŭlasta Dimanĉo de la Liturgia Jaro / rk: 33a Ordinara Dimanĉo]
Ĉar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon. |
Jer 29,11
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Patro de ĉiuj homoj, mi neniam forgesu kion signifas Via granda Nomo. Kiam mi nomas Vin Patro, tiam mi devas ami ĉiujn Viajn infanojn. Ho, multe mankas al mia amo por aliaj. Nur Via amo estas kompenso. Mi transdonu Vian amon ĉie, kie mia amo ne sufiĉas. |