Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 5a de novembro 2024    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Sed laŭ Lia promeso ni atendas novan ĉielon kaj novan teron, en kiuj loĝas justeco.

2 Pet 3,13



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Al la Reĝo de reĝoj kaj Sinjoro de sinjoroj,
kiu sola havas senmortecon,
al Li estu honoro kaj potenco eterna. Amen.

laŭ 1 Tim 6,15-16



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kaj Mi elprenos el ilia korpo la koron ŝtonan kaj donos al ili koron karnan,
por ke ili sekvu Miajn leĝojn kaj observu Miajn decidojn kaj plenumu ilin.

el Jeĥ 11,19



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro, mi dankas Vin pro ĉio, kion Vi kreskigas sur la tero.
Tio nutru la malsatulojn.
En la bonfartaj landoj oni ne prenu ĉion por si mem kaj kontraŭstaru la ordonojn por detrui la superfluajn nutraĵojn, sed oni disdonu tiujn al la bezonantoj.





supren al la komenco de la paĝo