Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 1a de decembro 2024 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Leviĝu, lumiĝu; ĉar venas via lumo, kaj la majesto de la Eternulo ekbrilas super vi. |
Jes 60,1
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Jen via reĝo iras al vi; justa kaj helpema li estas. |
el Zeĥ 9,9
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Unua Dimanĉo de Advento]
Ho, estu fortikaj miaj vojoj, ke mi observu Viajn leĝojn! |
Psa 119,5
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
La lasta monato de la jaro komenciĝas, ho Sinjoro; la monato de la memoroj, de la festoj, sed ankaŭ de la malĝojo pro malplenaj lokoj en la familia rondo. Helpu nin por travivi ĝin dece, danke, plaĉe al Vi. |