Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 15a de decembro 2024 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Leviĝu, lumiĝu; ĉar venas via lumo, kaj la majesto de la Eternulo ekbrilas super vi. |
Jes 60,1
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Pretigu la vojon de la Eternulo. Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco. |
el Jes 40,3.10
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Tria Dimanĉo de Advento]
Ne fidu la mensogajn vortojn, kiam oni diras al vi: Ĉi tie estas la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo; sed plibonigu vian vojon kaj vian konduton. |
laŭ Jer 7,4-5
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Kara Kreinto, ni dankas Vin pro la majstro Zamenhof, kiun Vi inspiris verki la internacian lingvon. Per ĝi ni nun estas ligitaj en preĝoj, kie ajn ni loĝas. Mirinda, genia eltrovaĵo ĝi estas; emigu nin disvastigi ĝin. |