Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 29a de decembro 2024    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Leviĝu, lumiĝu;
ĉar venas via lumo,
kaj la majesto de la Eternulo ekbrilas super vi.

Jes 60,1



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Kaj ni vidis lian gloron,
gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro,
plena de graco kaj vero.
el Joh 1,14





ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[rk: Sankta Familio]
 
Eĉ birdo trovas domon
kaj hirundo neston por si, en kiu ĝi tenas siajn idojn:
Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot,
mia Reĝo kaj mia Dio.

Psa 84,4



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Kara Jesuo, la kantoj honore je Via naskiĝo ankoraŭ resonas en ni: Gloro al Dio kaj paco sur la tero.
Ke Vi donu la veran pacon en la mondo kaj en niaj koroj.
En nia malforteco ni volas helpi Vin por realigi tiun pacon sur la tero.
Faru nin saĝaj kaj benu nian laboron rilate tion.





supren al la komenco de la paĝo