




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 1a de februaro 2024 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco. |
2 Tim 3,16
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi. |
el Jes 60,2
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
La Eternulo el la ĉielo ekrigardis la homidojn, por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion. |
Psa 14,2
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Sinjoro, nova monato komenciĝas. Helpu nin komenci kaj fini ĝin en Via spirito kaj je Via honoro. Ni plenumu Viajn ordonojn kaj trovu en ili nian ĝojon. |