Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 10a de februaro 2024    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco.

2 Tim 3,16



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,
ne obstinigu vian koron.

el Heb 3,15



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mia buŝo rakontos Vian justecon,
ĉiutage Vian helpon,
ĉar mi ne povus ĉion elkalkuli.

Psa 71,15



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Kompatema Sinjoro,
ne estu senenhava sono ke mi estas via disĉiplo.
Donu ke aliaj rimarku tion.
Faru min sincera, afabla, kompatema kaj amanta.
Sanktigu min, por ke ili ekkonu, ke estas feliĉo aparteni al Vi.





supren al la komenco de la paĝo