Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 13a de februaro 2024    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco.

2 Tim 3,16



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Jen ni supreniras al Jerusalem;
kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo.

Luk 18,31



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ne malhonoru Mian sanktan nomon.

el Lev 22,32



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ĉiela Patro,
riĉigu min per la kono de Via vero, por ke mi povu riĉigi aliajn.
Ĉiun tagon mi ĉerpu novan forton el Via Vorto.
Gardu min kontraŭ malicaj pensoj, kiuj malvalorigas la vivon.





supren al la komenco de la paĝo